Poezia Vespero
Nia Poezia Vespero, gvidota de la Esperanta poeto kaj kultura aktivulo Miguel Fernández, planedos ĉirkaŭ la figuro de la Soria poetino María Ángeles Maeso. Al ŝi HEF deziras omaĝi ĉi-kadre pro ŝiaj meritoj kiel verkistino kaj kiel engaĝiĝinta virino, kies simpatio al Esperanto sekvigis la dulingvan (hispanan-Esperantan) publikigon, en 2017, de unu el ŝiaj ĉefaj poemaroj, Vamos, vemos / Ni iras, vidas, en esperantigo kaj kun ambaŭlingvaj prologoj de Miguel Fernández, rigardata kiel eldona sukceso en Esperantujo. Ĉar aperta al la ĝenerala publiko, ĉi programero escepte okazos dulingve (hispane-Esperante). Pluraj poetoj, ĉu el Esperantujo, ĉu nacilingvaj, deklamos versojn, ĉu proprajn, ĉu de Maeso, antaŭ ŝi mem. Ankaŭ la muziko (poezio surbaze de sonoj) grave rolos en ĉi aparta Poezia Vespero.
Pri María Ángeles Maeso

María Ángeles Maeso naskiĝis en Valdanzo (Sorio), en 1955. Ŝi licenciiĝis pri hispana filologio, profesiis kiel instruistino pri lingvo kaj literaturo ĉe gimnazio kaj disvolvis diversajn soci-kulturajn programojn en socie marĝenigitaj areoj en la urbo Madrido. Maeso verkis plurajn poemarojn, inter kiuj elstaras jenaj: Sin regreso (ricevinta la poezi-premion “Premio de Poesía Jorge Manrique”, 1990), Trazado de la periferia (1996), El bebedor de los arroyos (2000), Vamos, vemos (ricevinta la poezi-premion “Premio de Poesía Homenaje a León Felipe”, 2003) (hispana-Esperanta versio en 2017), Basura mundi (2008), ¿Quién crees que eres yo? (2012), Puentes de mimbre (2017) kaj ¿Quién es se? (2022). Poemoj de María Ángeles Maeso legeblas en pli ol 20 antologioj kaj ricevis tradukojn en Esperanton, la anglan kaj la portugalan. Ankaŭ sur la rakonta tereno, elstaras kaj premiiĝis pluraj el ŝiaj verkoj, el kiuj la lasta, Buitre, aperis en 2023.
Gvidas

Miguel Fernández (Granado, 1950) estas i.a. poeto, prozisto, kantisto, kultura aktivulo en Esperanto, la lingvo, kiun jam en 1980 li elektis por beletrumi, membro de la Ibera Skolo kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiu, en 2023, aljuĝis al li la diplomon pri Elstara Arta Agado. Ĝis nun pli ol 20 E-verkoj de Fernández jam publikiĝis. En 2020, aperis, en elesperantigo de li mem, lia unua poemlibro en la hispana, Semilla de arrebol, unu jaron poste tradukita en la portugalan kiel Semente de alvoradas. En 2024, publikiĝis La palabra y el viento, lia hispanigo de kvin eroj el lia novelaro La vorto kaj la vento. Aliaj tekstoj de Fernández ricevis tradukojn al sep pliaj lingvoj: kataluna, franca, itala, rusa, hungara, sveda kaj japana.

Ana Manero estas bibliotekisto. Ŝi laboris en la Nacia Biblioteko de Hispanio ĝis emeritiĝo kaj daŭre prizorgas la Bibliotekon Juan Régulo Pérez, de Hispana Esperanto-Federacio. Kadre de ŝia biblioteka agado, ŝi kunordigas la projekton Bitoteko kune kun Miguel Ángel Sancho kaj mastrumas la bibliotekan retkatalogon. En 2024 aperis en bitformato ŝia Manlibro pri katalogado, surbaze de la nova kataloga kodo RDA (Priskribo kaj Aliro al Risurcoj; angle, Resource Description and Access). En 2025, SATeH eldonis ŝian dulingvan eseon Maruja Mallo, multe pli ol avangarda artistino, prezentatan ĉi-kongrese.
Prelegoj
Ĉefpreleganto Antonio Valén

Pri poemo de Machado.
Analizo de unu el la plej konataj poemoj de Antonio Machado rilataj al Soria
Li naskiĝis en Soria en 1965. Longe loĝis ankaŭ en Zaragozo kaj en Vigo. Profesie lingvisto, li instruas la hispanan kaj la francan en galega mezlernejo. Eklernis esperanton en 1983.
Li laboradis kaj -as pri la reviziado kaj kompletigo de la Granda vortaro hispana-esperanta de Fernando de Diego, kunlabore kun Miguel Fernández, Liven Dek, Jorge Camacho kaj Hèctor Alòs. En la hispana li verkis informilon El esperanto: lengua y cultura (2004). Li provlegadis tekstojn en esperanto kaj en aliaj lingvoj kaj verkis multajn recenzojn. En la lastaj jaroj li libroforme tradukis tri beletraĵojn, du el la hispana (de Miguel Delibes, Sinjorino en ruĝo sur griza fono, 2023 kaj de Ramón J. Sender, Rekviemo por hispana kamparano, 2025) kaj unu el la kataluna (de Quim Monzó, Mil kretenoj, 2025).
Fojfoje li faris beletrajn tradukojn por diversaj revuoj kaj verkis mem poemojn, kiuj pleje aperis en la 25a n-ro de Beletra Almanako (2016) kaj en la kvara eldono de la Baza literatura krestomatio (2019). Dufoje li ricevis la unuan poezian premion en la Belartaj Konkursoj de UEA, nome en 1999 kaj en 2015, kaj de 2016 ĝis hodiaŭ li estas mem ĵuriano de tiuj samaj Belartaj Konkursoj ĉefe por la branĉoj Eseoj kaj Mikronoveloj.
Natxo Apaolaza

Prezento de du asocioj kiuj laboras por kaj per Esperanto. Esperanto plus, kaj IKEL.
Prezento de du esperantaj asocioj. Unu, Esperanto plus, laboras por helpi al entuziasmaj afrikaj esperantistoj kiuj vivas en malfacilaj kondiĉoj parte dungante ilin por apogi sian laboron disvastigi Esperanton en siaj landoj. La alia, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, laboras por trakti, subteni kaj diskonigi aferojn rilatajn al etnaj rajtoj, minoritataj kulturoj kaj lingvoj, kaj por kontribui al interkompreniĝo pri diverseco en la mondo. Por tio ĝi inter aliaj rimedoj eldonas la revuon Etnismo, kiu naskiĝis antaü pli ol 50 jaroj.
Naĉo Apaolaza profesie estas funkciulo de la Eŭska Parlamento, konkrete teknikisto pri organizado kaj estro pri teknika kunordigado de la fako pri organizado kaj personaro. Esperantistiĝis 19-jaraĝa en 1985 kaj kunfondis Alavan Esperanto-Asocion, kaj poste Eüskan Esperanto-Asocion. Tre aktiva junule, li instruis Esperanton dum kelkaj jaroj kaj partoprenis en kelkaj esperantaj eventoj. En la lastaj jaroj li denove iom pli aktivas en la movado.
Toño del Barrio

La fizika Esperantujo.
Esperanto estas lingvo sen fizika teritorio, sed tio ne malhelpis ĝin lasi spurojn en diversaj lokoj de la Tero. Pluraj geografiaj lokoj, stratoj, monumentoj kaj aliaj fizikaj estaĵoj havas rilatojn al Esperanto, aŭ portas la nomon de la lingvo, de D-ro Zamenhof aŭ de gravaj esperantistoj. Tiuj ricevas la nomon ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objektoj). Ni faros malgrandan vojaĝon tra tiu fizika Esperantujo kun speciala atento al tiu situanta en Hispanio.
José Antonio (Toño) del Barrio. Li naskiĝis en norda Kastilio en 1961, nun loĝas en la madrida regiono. Esperantisto de 1980. Profesie fizikisto. Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio de 2011 ĝis 2020. Nun direktoro de Fondaĵo Esperanto. Esploris pri historio de la Esperanto-movado en Hispanio. Kontribuis al libroj, gazetoj, blogoj kaj aliaj medioj, per tradukoj, artikoloj kaj originalaj eseoj. En februaro 2025 li estis elektita B-komitatano de UEA (reprezentanto de la individuaj membroj) kaj respondeculo pri ties komisiono pri ZEO-j.
Laura Brazzabeni

Luigi Pirandello, eterna Nobel-premio: inter fragmenta identeco kaj la nova limo de Esperanto.
La graveco traduki ĉefverkojn de landa literaturo en Esperanton. Unu, neniu kaj cent mil de Luigi Pirandello (traduko de Carlo Minnaja).
Ŝi estas italino kaj profesie instruas fremdajn lingvojn kaj Esperanton. Ŝi doktoriĝis en fremdaj lingvoj kun eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo, kaj poste en itala beletro. Ŝi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton, kaj bone regas ankaŭ la francan.
De 2023 ŝi estas prezidantino de Itala Esperanto-Federacio kaj de 2021, Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, kie ŝi aktive laboras por organizado de kursoj kaj ekzamenoj (nivelo A2-B1-C1).
Ŝi instruas Esperanton de 1990 kun kursoj ankaŭ en lernejoj. Nun ŝi instruas ankaŭ rete.
Pako Belmonte

La “taŭrofelo”, geometrio kaj bildigoj de la duoninsulo.
Map-arto ne nur informas pri geografiaj datumoj, kaj ne nur priskribas landojn aŭ pejzaĝojn. Ĝi ankaŭ implicas vidpunktojn, kaj politikaj kaj estetikaj sintenoj kuŝas sub la mapoj. Oni komparu plurajn bildigojn per senmistifika perspektivo kaj humurema intenco.
Pako Belmonte. Barcelonano. Naskiĝis junie de 1964 en Francio, esp-iĝis fine de 1992, laboras en publikaj bibliotekoj. Prelegis pri mapoj de 1993 ĝis 1997 (pri la Peters-projekcio, precipe), kaj pri map-arto kaj esperanto en 2019.
Eduardo Berdor

Franclingva muziko en Kanado.
Enkonduko pri la lingva situacio de Kanado kaj itinero tra diversaj muzikoj ekde la 50aj jaroj ĝis nun, kun ekzemploj de kantoj, tekstoj en libreto kaj demandoj al la ĉeestantaro. Ni atentos la plej gravajn rolulojn de la franclingva muzika komunumo kaj mencios ankaŭ famajn anglalingvanojn.
Luis Eduardo Berdor Remón, prefere Eduardo, instruisto de la franca lingvo en Zaragozo en Oficiala Lingvo-Lernejo kaj, parenteze, eksa studento en la Fakultato de Tradukado kaj Interpretado de Sorio. Unua HK en Cuenca 2008.
Rubén Fernández Asensio

Arĥivoj: ĉu nur ‘kolektoj de malnovaj aktoj kaj dokumentoj’?
Ĉi tiu prelego enkondukos la kernan esencon de arĥivistiko per fundamenta dokumento kiun la preleganto ĵus tradukis: la Universala Deklaracio pri Arĥivoj (UDA), ratifita de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj (IKA) en 2010 kaj de UNESKO per rezolucio de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2011. Oni lernos la staton de internacia arĥivistika terminologio kaj la komplikan defion traduki la UDA’n al multaj lingvoj kiam la kerna vorto kaj koncepto «arĥivo» mem havas malsaman signifon kaj uzon en malsamaj lingvoj.
Rubèn Fernández Asensio eklernis Esperanton en 1999 kaj instruas ĝin de 2000, nuntempe en universitato UNED. En 2024 fariĝis magistro pri arĥivistiko en la Barcelona Aŭtonoma Universitato per referaĵo pri CDELI (Centre de Documentation et d’Étude sur la Langue Internationale) en Svisujo. Li laboris kiel arĥivisto en regionaj kaj universitataj arĥivejoj, kaj ankaŭ en la Eŭropa Centra Banko (Frankfurto). Nuntempe li laboras pri la arĥivo de la Baziliko de la Sankta Familio (Sagrada Família) en Barcelono.
Iván García

BitArkivo.org: Konservado kaj alireblo de ciferecaj dokumentoj.
BitArkivo.org estas projekto por kolekti, konservi kaj facile alirebligi ciferecajn dokumentojn en Esperanto. Dum pluraj jaroj, nia projekto jam ciferecigis pli ol 20 000 numerojn de preskaŭ 900 esperantistaj revuoj. Mi prezentos la celojn, la teknikan infrastrukturon kaj la eblojn por kontribui. Krome, ni diskutos la gravecon de cifereca arkivado kaj tion, kiel ni povas protekti E-kulturajn informojn kontraŭ forgeso. Mi dediĉis centojn da horoj al skanado de revuoj en Esperanto por ilia konservado por la posteularo kaj por la savado de la Esperanto-kulturo.
Iván García estas esperantisto, SAT-ano, programisto kaj fakulo pri cifereca arkivado, malfermaj teknologioj, libera softvaro, alternativaj valutoj ktp.
Miguel Gutiérrez Adúriz

La Belartaj Konkursoj de UEA.
La Belartaj Konkursoj havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. De 1950 ili troviĝas sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj okazas ĉiujare kun rezultoj anoncitaj en la Universala Kongreso. Nuntempaj branĉoj estas poezio, prozo, eseo, teatraĵo, mikronovelo, kantoteksto, infanlibro de la jaro, plus la subbranĉo monologo aŭ skeĉo. La nunaj prezidanto kaj sekretario de la Konkursoj estas respektive la hispanaj verkistoj Miguel Fernández kaj Miguel Gutiérrez Adúriz. La sekretario rakontos la nunan situacion de la Konkursoj kaj instigos vin verki por ili.
Miguel Gutiérrez Adúriz, konata beletre kiel Liven Dek, estas verkisto, tradukisto, vortaristo, eldonisto, membro de la Ibera Skolo de literaturo. Li estas la nuna sekretario de la komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016. Li eldonis la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto. Inter liaj verkoj troviĝas la poemaro Ibere libere (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves), la kolekto de noveloj Ekstremoj (kun la samaj aŭtoroj), la kolekto de mikronoveloj Ne ekzistas verdaj steloj kaj Ĉiuj steloj etas nokte (kun aliaj aŭtoroj). Kaj inter liaj tradukoj viciĝas La stultaj infanoj, de Ana María Matute; Platero kaj mi, de Juan Ramón Jiménez; kaj Ombroj sur verda pejzaĝo, de Manuel Llano. Li estas la aŭtoro de la lernolibro Esperanto – Curso del idioma internacional kaj de la vortaro Amika.
Félix Manuel Jiménez Lobo

Sep jaroj de kursoj de Esperanto en UNED: Bilanco.
En 2018 la Universitato pri ne-ĉeesta edukado (UNED) akceptis instrui Esperanton ene de sia fako pri lingvo-instruado (UNED-Idiomas) kunlaborante kun HEF, kiu zorgas pri la enhavo de la kursoj. Sep jarojn poste eblas fari bilancon kaj pensi pri la daŭrigado de la kursoj.
Félix M. Jiménez naskiĝis en Madrido en 1969 kaj lernis Esperanton en 1997. Li studis Biologion, Kulturan Antropologion kaj Interlingvistikon kaj Esperantologion, ĉi lastan en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano (Pollando). Li eklaboris kiel naturmedia teknikisto, kaj en la jaro 1998 ekis lia intereso pri la “tria sektoro”, unue kiel voluntulo en asocio por disvolviĝa kunlaboro en Afriko (Ekvatora Gvineo), kaj poste kiel profesia administranto en labor-kooperativo, de kiu nuntempe li estas laborpartnero. Inter 2008 kaj 2016 li estis Sekretario de Hispana Esperanto Federacio, kaj de 2020 li estas prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo. Li prelegis pri sociala kaj solidara ekonomio en diversaj Esperanto-kongresoj. De la jaro 2018 li estas instruisto pri Esperanto en la neĉeesta universitato UNED, kaj de 2022 li estas ankaŭ la kunordiganto de la lingvokurso.
Eŭheno Kovtonjuk

Valoraĵoj sen daŭro de uzebleco.
La vivo kaj verkado de blinda esperantisto ukraina Vasil Eroŝenko kiel ekzemplo de universalaj valoroj kaj interkultura dialogo.
Eŭheno Kovtonjuk naskiĝis en 1955. Li studis en la Nacia Akademio pri Nutraĵaj Teknologioj. Pli ol 20 jarojn li laboras kiel fotoesploranto sub la aŭspicio de UNESKO. Personaj fotoekspozicioj montriĝis en Nov-Jorko, Londono, Ĝenevo (ĉe UN).
Li esperantiĝis en 1979. Prezidinto de ĉefurba E-klubo “Ora pordego”. Kunfondinto de Ukrainia esperanta asocio (UkrEA) en 1989 kaj ties unua prezidanto, poste honora prezidanto de UkrEA. Fondinto kaj prezidanto de la bonfara fonduso nome de Vasil Eroŝenko “Espero” de 2007, kiu esploras la vivon kaj verkaron de Eroŝenko. Redaktoro de ukraina-esperanta vortaro-minimumo (1998) kaj kunaŭtoro de granda esperanta-ukraina vortaro (2007).
Jean-Marc Leclercq (jOmO)
Okcitana historio, lingvo kaj kulturo
Venu malkovri la okcitanan kulturon, tro nekonata pro la fakto ke franca ŝtato eĉ ne instruas al infanoj de Okcitanio propran historion. Estis gravaj momentoj en Historio, ĉefe dum Mezepoko, kiam la okcitana kulturo influis tutan Europon. Kaj venu malkovri kelkajn okcitanajn vortojn, kiuj disvastiĝis tra la mondo.
Abel Montagut

Abelaj projektoj: Odiseado verse, Tirant lo Blanc kaj aliaj.
Mallongaj komentoj pri kelkaj literaturaj projektoj, iam eble kompletigotaj, super kiuj Abel Montagut nun laboras aŭ embrie planis: versa versio de Odiseado, antologia traduko de Tirant lo Blanc, tradukoj el Ramon Llull, romano Satana ŝtelo, Verne’a romano Vojaĝo al Nigrolando, DQ 1612 k.a. Eblos paroli pri la inspiro kaj labormetodoj de verkemulo laŭ personaj spertoj.
Abel Montagut licenciiĝis pri latinida filologio en Barcelona Universitato, en Lleida. Li aperigis tradukon de “Amkantoj, 60 poemoj de Ausias Marc” en 1993, kaj tradukon de la poemlibro “La pell de brau / La taŭrofelo” de Salvador Espriu en 2021. Originale en Esperanto li publikigis la verkon “Poemo de Utnoa” (1993) kaj, kunoriginale, la verkojn “Karnavale” (1997) kaj “La enigmo de l’ araneo” (2003).
Marcelo Redoulez kaj Klodin’ Pomirol
Aristides de Sousa Mendes, Justulo inter la Nacioj. Kontraŭstare al diktatoreca ordono, la sav-agado de la portugala konsulo en Bordozo en 1940.
Aristides de Sousa Mendes, kontraŭ la ordono de Salazar, subskribis milojn da vizoj en junio 1940 helpante rifuĝintojn eskapi al Portugalio dum la nazia persekutado. Pro tio la diktatoro punis lin kaj lia familio suferis malriĉecon. Li tamen restis fidela al siaj principoj ĝis sia morto. Lia heroa ago restis longtempe ignorata, kaj nur lastatempe li estis rehabilitita. Lia ekzemplo levas la demandon: kiam malobei?
Klodin’ Pomirol kaj Marcelo Redulez estas paro, kiu loĝas apud Bordozo, kie deĵoris Aristides de Sousa Mendes. Ili ne estas fakaj historiistoj sed kortuŝis ilin la iel hazarda renkonto kun tiu nefama heroo. Esplorinte, ili ĝojas malkaŝi siajn malkovrojn.
José María Salguero (Kani)

Portugalio en la Hispana Enlanda Milito.
Plej ofte oni parolas multe pri la gravo de la helpo fare de la faŝisma Italio kaj la nazia Germanio al la insurekciuloj, kiuj finfine venkis en la milito. Ne tiom ofte oni parolas pri la rolo, kiun ludis la diktatora Portugalio. Tio okazis ĉefe ĉe la regantaj klasoj, dum foje la popolo mem helpis rifuĝintojn.
José María Salguero (Kani) estis instruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo dum preskaŭ 40 jaroj, dum kies duono li baraktis por instrui Esperanton en mezlernejo, de kio rezultis interesaj spertoj kaj neniu vera esperantisto. Dum sia emerita tempo li veturas, promenas trakampare, interesiĝas pri birdoj, kunlaboras por Vikipedio ktp.
Miguel Ángel Sancho

Analoga fotografio: ĉu oldema modo aŭ arta tendenco?
Ni vidos la evoluon de la analoga fotografio al la diĝita, kaj konstatos ke ĝi revivas kiel nova kaj moderna arta tendenco.
Miguel A. Sancho naskiĝis en Madrido en 1963 kaj lernis Esperanton jam en 1979. Frue li komencis agi en la movado en la tiama Madrida Esperanto-Liceo kaj fariĝis prezidanto de la junulara sekcio de HEF kaj, multe poste, prezidanto de HEF mem. De antaŭ pluraj jaroj li respondecas pri la teknologia flanko de la projektoj de HEF en la Reto.
Profesie li laboris kiel informadikisto kaj projekt-majstro en diversaj entreprenoj, ĝis li kunfondis kun aliaj kolegoj propran entreprenon antaŭ 25 jaroj. Li ĉefe laboris pri projektoj en la Reto kaj pri la prezentado de la rezultoj de preskaŭ ĉiuj balotadoj en Hispanio.
De juna li estas amatora fotografisto, kaj lastatempe li revenis al la analoga tekniko.
Encarna Teruel

La integrita psikopato.
Vi aŭdos pri tio, kio estas psikopatio, kaj aparte pri ties t.n. ‘integrita’ formo. Ni rigardos en kiuj sferoj ĉi tiu fenomeno manifestiĝas, kaj krom tio, ni analizos ĝiajn biologiajn, psikologiajn kaj sociajn fonojn. Fine ni diskutos pri ĝiaj individuaj kaj interhomaj sekvoj.
Doktoriĝinte pri psikolingvistiko, ŝi poste ĉefe laboris kiel neŭropsikologo kaj psikoterapiisto, precipe kiel traŭmatoterapiisto en klinika medio. En la lastaj jaroj kaj nuntempe ŝi estas inspektisto kaj docento por psikologoj.
María Rafaela Urueña

Porpaca agado en Unuiĝintaj Nacioj.
La ĉefa kialo por la kreado de Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito estis “savi la estontajn generaciojn de la plago de la milito” (art. 1 de la Ĉarto de UN). Vere por konservi la internacian pacon UN devas havi strukturon: Asembleon, Sekurecan Konsilion, Tribunalon, kaj la nomatajn “operaciojn por gardi la pacon”. Sed kio okazas fakte? Ĉu ni ne aŭdas kritikojn al UN pro nesukceso finigi militojn? Ĉu UN ludas bone sian pacigan celon? Ĉu la vera problemo estas la kvin konstantajn membrojn kiuj havas vetorajton?
Ŝi naskiĝis en Bilbao (1942) kaj studis en Valladolid, kie ŝi diplomiĝis kaj doktoriĝis pri Juro kaj de 1986 ŝi estis profesoro pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Universitato de Valladolid, ĝis sia emeritiĝo.
De 1960 ŝi aktivas en la Esperanto-movado, unue en la loka, kaj poste en la nacia kaj internacia movadoj, kaj de 1978 ĝis 1984 ŝi estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Ŝi estis ankaŭ prezidanto de Jura Esperanto-Asocio (EJA) kaj poste sekretario de Internacia Jurista Esperanta Asocio (IJEA). Ofte ŝi prelegis pri juraj temoj en la kadro de Internacia Kongresa Universitato dum Universalaj Kongresoj, kaj estis la Rektorino de IKU dum la Universala Kongreso okazinta en 1993 en Valencio.
Aŭtoro de la libroj “ABC de la Eŭropa Unio. Enkonduko en la Eŭropan Juron”, “Eŭropa Unio, paŝon post paŝo” kaj kune kun D-ro Mark Fettes, de “Fundamento de la Homaj Rajtoj”, ŝi estas dumviva asociita membro de AIS San Marino. En 2010 ŝi ricevis la premion Ada Fighiera Sikorska, kaj estas Honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”.
En la 103a Universala Kongreso en Lisbono ŝi estis elektita Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Kadre de tiu ĉi kongreso, ŝi ricevos omaĝon de Hispana Esperanto-Federacio kiel rekonon de ŝiaj laboremo kaj sindediĉo al Esperanto.
Laborsesioj
Alvoko por teknika kunlaborado de informadikistoj en la projektoj de HEF
Oni priskribos de teknika vidpukto la informadikajn projektojn de HEF kaj prezentos ĝiajn bezonojn, kaj ankaŭ la ŝancojn por lernado kaj akiro de sperto pri la diversaj uzataj teknologioj.
Gvidos: Miguel Ángel Sancho
Fundación Esperanto, hodiaŭ kaj estonte
Fundación Esperanto estis kreita en 1969, sub la iniciato de la tiama prezidanto de HEF, Miguel Sancho Izquierdo. La fizika sidejo nuntempe troviĝas en Zaragozo. La celoj de la fondaĵo estas stimuli la instruadon kaj disvastigon de Esperanto.

Gvidos: Lorenzo Noguero, prezidanto de Fundación Esperanto.
Nova Apo
“Voludi”, nova apo por ludi kaj lerni Esperanton.
VOLUDI estas eksperimento, kiu kombinas ludojn, vortarojn, artefaritan intelekton kaj voĉon por igi la lernadon de Esperanto facila kaj amuza. Ĝi inkludas ankaŭ “malfermajn” tradukilojn kaj aliajn utilajn ligilojn. Nuntempe okazas “eksplodo” de iloj de artefarita intelekto kiel Chat-GPT, Llama k.a. Per VOLUDI ni povas paroli kun ili en Esperanto.
* Gvidos: Antonio Alcázar.
Junulara Agado

Kunveno de junulaj kongresanoj
Kunveno por interkonatiĝi kaj por diskuti la junularan agadon por Esperanto en Hispanio, nun kaj estonte
* Gvidos: Pako Balibrea
Magiaj Ludoj
Ateliero pri simplaj magiaj ludoj (novaj!!)
La celo estas instrui kiamaniere fari tre simplajn magiajn truketojn. Estas agado por distri homojn, sen pliaj pretendoj.
* Gvidos: Pedro Martín (Peĉjo) kaj Antoni Badia (Tonĉjo)